Invito al la Esperanto Tago la 24an de julio 2021 sur la monto Lisca

Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) invitas al la renkontiĝo okaze de la Esperanto-Tago 2021 en freŝa monta medio sabaton, la 24-an de julio 2021, je la 10-a horo ĉe la renovigita montara kabano »Tončkov dom« sur Lisca. Ĝis la montsupro de Lisca kondukas pluraj irvojoj kaj parte makadamita vojo (12 km de la urbeto Sevnica).

La programo estos neformala: babilado en Esperanto, novaĵoj el Esperantujo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, nelongaj ekskursoj aŭ promenoj kun lokaj gvidantoj (Anka, Simon, Vinko kaj aliaj). Eble ankoraŭ iu surprizo.

En la montara kabano oni povas tranokti kaj viziti aldonajn vidindaĵojn en la ĉirkŭa regiono. La ĉambron oni povas rezervi per la telefono n-ro +386 (0)3 573 50 16. Por organizaj kialoj bonvolu anonci vian partoprenon per retpoŝtmesaĝo al Simon Urh (siantour@gmail.com).

Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.