Zamenhofa tago okazos en la urbo Slovenj Gradec

Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) kaj Esperanta Sekcio de Kultura Societo Slovenj Gradec invitas al la solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 160-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj sabaton, la 14-an de decembro 2019, je la 10-a horo en la salono de la Biblioteko Ksaver Meško en la strato Ronkova 4, Slovenj Gradec.

Jen la programo:

1. Salutvortoj de la gastigantoj

2. Okaza parolado de la prezidanto de SIEL

3. Tri kantoj en Esperanto (Grupo Hedera vento)

4. Prezento de novaj eldonaĵoj (la tria represo de la Gramatiko de Koser, traduko de Rekta metodo de Marček, traduko de Vivo de Zamenhof de Privat)

5. Paperteatraĵo: Senedza patrino de Prešeren (baptoprezento)

6. Novaj funkcioj kaj redaktado de la reta Slovena-Esperanta Vortaro

7. Deklamo de poemo de Ivica Hace en la slovena kaj en Esperanto

8. Kuniĝado kaj manĝetado en la ejoj de la biblioteko

9. Je la 12:45 la ekiro al mallonga gvidata vizito de vidindaĵoj de Slovenj Gradec

La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Oni povos unuope aŭ en gvidata grupo promeni tra la stratoj de la urbeto.

Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.