Renkontiĝo sur Trilimejo

La tradicia renkontiĝo sur Trilimejo inter Aŭstrio, Italio kaj Slovenio sur la montpinto Peč super la vilaĝo Rateče okazos dimanĉon la 14an de septembro 2014. La komenco de marŝado de antaŭ la gastejo Gostilna Šurc en Rateče de post la 8a horo. Ĉeestos ankaŭ esperantistoj el ĉiuj tri landoj. La aranĝon kunorganizas la turismaj societoj Rateče - Planica, Arnoldstein / Podklošter kaj Tarvisio / Trbiž; la partoprenon de esperantistoj kunordigas Esperanta turisma societo Ljubljana.