Renkontiĝo de du instruistoj de Esperanto

94-jara iama instruistino Sonja Tavčar kaj 37-jara instruisto Peter Grbec fine de januaro 2017 renkontiĝis en maljunulejo  en Koper/Capodistria. Ilia konversacio en Esperanto estis flua kaj ili konsentis, ke instruado de Esperanto ŝanĝiĝis, sed la ideo pri amika kompreno inter homoj restis.

Sinjorino Sonja vidis afiŝon pri kurso de Esperanto, partoprenis en ĝi kaj en la jaro 1955 trapasis ekzamenon. Sinjoro Peter en mezgrada lernejo dum la leciono de la angla lingvo legis pri Esperanto kaj decidis lerni ĝin. Pere de interreto li sukcesis tralerni la brazilan kurson de Esperanto en la jaro 2006.

Ili ambaŭ konsentis, ke slovena lernolibro de Esperanto de Rudolf Rakuša estas metodike tre bona. Tiel pensas ankaŭ eksterlandaj spertuloj. Sonja menciis, ke ŝi persone konis profesoron Rudolf Rakuša kaj Peter enviis tion al ŝi. Ni estas feliĉaj, ke ni intertempe ricevis kelkajn novajn lernolibrojn de Esperanto. La kvarjara filino de Peter ŝatas diri nomojn de bestoj kaj aĵoj el la libro »Mil unuaj vortoj en Esperanto«.

En Sečovlje Sonja instruis Esperanton antaŭ proksimume 45 jaroj. Ŝi partoprenis kun gelernantoj en somera lernejo en Primošten kaj en Hungario. Peter Grbec instruas jam kelkajn jarojn en la elementa lernejo Anton Ukmar en Koper. Tie gelernantoj per interreta lingvokursaro Duolingo uzante tabuletojn progresas en la angla lingvo, en Esperanto kaj ankaŭ en la slovena lingvo.

Ni deziras al Sonja Tavčar kaj al Peter Grbec ankoraŭ multe da ĝojo pri Esperanto kaj pri rilatoj, kiujn ili havas kun amikoj el diversaj landoj de la mondo.

Nika Rožej