Prezentado de Esperanto en Elementa lernejo Šmartno pod Šmarno goro

Esperanto-Societo Ljubljana aktive festis la Eŭropan tagon de lingvoj, la 26an de septembro, per prelegoj pri Esperanto en du kvinaj klasoj de la Elementa lernejo Šmartno pod Šmarno goro (Ŝmartno sub Ŝmarna gora - la monto apud Ljubljana).

 

 

 

 

 

 

 

Nika Rožej (Roĵej) kaj Ostoj Kristan komence komprenigis la intencon kaj celojn de la internacia lingvo Esperanto, poste ili klarigis fundamentajn gramatikajn regulojn kaj principojn de vortfarado. Finfine ili kuraĝigis ĉiujn al komuna kantado de la slovena popola kanto Marko saltas. Gelernantoj distingiĝis per atenta sekvado kaj kunlaboro dum la prelego. Ili akceptis faldfoliojn de SIEL kaj promesis montri ilin hejme. (Ostoj Kristan)