Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro 2025

En 2025 ni festas la 25an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21-a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sinrealigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo.

Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco.  Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en artoj kaj sciencoj.

Ni notas, ke ni nun travivas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), kiu celas antaŭenigi lingvajn homajn rajtojn de indiĝenaj popoloj, kaj garantii, ke ili povu konservi, revivigi kaj disvastigi la gepatrajn lingvojn. Universala Esperanto-Asocio dediĉis sian kongreson de 2022 al tiu Internacia Jardeko.

Lingvoj gravas por daŭripova evoluigo kaj por plena partopreno en la socio. Lingvaj demandoj ne ricevis sufiĉan atenton en la ĝenerala debato pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

En 2020 nia Asocio publikigis en Esperanto sian Gvidilon al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo. La Gvidilo atentigis, ke sen efika lingva komunikado la Celoj ne povos plene realiĝi – ĉar lingvoj formas la bazon de komunikado, kaj dudirekta komunikado estas necesa por komuna laboro: lingvoj estas kaj por paroli kaj por aŭskulti. La Gvidilo substrekas la gravecon de lingvolernado por maksimumigi dialogon por atingi komunan celon: pacon, prosperon, kaj interkomprenon. Ĝi notas, ke, inter tiuj lingvoj, la ideo malantaŭ la internacia lingvo Esperanto aparte emfazas egalecon, pacon kaj kunlaboron.

Ni tion ripetas: lingvaj rajtoj plenumas esencan rolon por antaŭenigi dialogon, kunlaboron, inkluzivecon kaj justajn sociojn. Ni tion aparte memoru okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2025.