Mesaĝo de la ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

La 10-a de decembro estas ĉiujare festata kiel la Tago de Homaj Rajtoj memore pri la tago en 1948, kiam la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Okaze de la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, publikigis la ĉi-suban mesaĝon. UEA alvokas la Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn esperantistojn vaste diskonigi ĝin.

Homaj Rajtoj 365

Unesko estis kreita en 1945 por antaŭenigi la kunlaboron per edukado, sciencoj, kulturo, komunikado kaj informado, cele al kreskigo de la reciproka kaj universala respekto de la digno kaj egaleco de ĉiuj virinoj kaj de ĉiuj viroj. Preskaŭ 70 jarojn poste tiu ĉi mandato restas plene aktuala. La progresigo de la homaj rajtoj restas esenca misio, ne nur okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, sed ĉiun tagon de la jaro, por ĉiu virino kaj viro ĉie en la mondo. Tion signifas la temo de tiu ĉi tago: Homaj Rajtoj 365.

Tiu ĉi mesaĝo estas aparte grava hodiaŭ, kiam la ŝtatoj laboras pri nova monda programo de daŭripova evoluigo por la jaroj post 2015, sin bazante sur la valoroj universalaj de egaleco, justeco, kultura diverseco, paco kaj sekureco. Tiu nova programo devus esti bazita sur la homaj rajtoj kaj realigita laŭ tiuj, por malaperigi malegalecojn kaj socian ekskluditecon, ĝi devus lukti kontraŭ ekstremismoj, solvi konfliktojn kaj konstrui sociojn pli justajn kaj daŭripovajn.

Ĉio tio devas komenciĝi per edukado pri homaj rajtoj. Estas esence instrui la valorojn de respekto, toleremo kaj solidareco, por kapabligi la homojn pri la manieroj gvidi sian ekziston kaj realigi novajn formojn de monda civitaneco. Laŭ tiuj celoj agas Unesko en sia gvida rolo por antaŭenigi kvalitan edukadon por ĉiuj kaj progresigi ĉie en la mondo la Tutmondan Iniciaton por Edukado antaŭ Ĉio de la Ĝenerala Sekretario de UN. La homaj rajtoj kaj la edukado al monda civitaneco devas esti la esencaj elementoj de la programo por la jaroj post 2015.

La amaskomunikiloj havas esencan rolon konsciigi la publikon pri homaj rajtoj kaj lukti kontraŭ antaŭjuĝoj kaj ĝeneraligoj. Tiucele Unesko kunlaboras ekde 2005 kun la Oficejo de la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj pri la Monda Programo de Edukado pri Homaj Rajtoj. La tria fazo (2015-2019) de tiu programo enfokusigas la edukadon pri homaj rajtoj por profesiuloj de amaskomunikiloj kaj ĵurnalistoj. Ĉi tiuj celoj gvidas ankaŭ la agadplanon de la Internacia Jardeko de Alproksimiĝo de Kulturoj (2013-2022), kies ĉefa realiganto en la tuta sistemo de Unuiĝintaj Nacioj estas Unesko.

Nun, kiam la mondo rapide ŝanĝiĝas kaj la socioj estas sub premo, mi alvokas la membro-ŝtatojn de Unesko, ĉiujn registarojn kaj la civilan socion, rekonfirmi sian engaĝiĝon pri la homaj rajtoj kiel la fonto, gvidilo al ĉiu ago kaj mezurilo de ĝia sukceso.

Irina Bokova

Trad. Stefano Keller, estrarano de UEA.