La nova revuo Balkana Verda Stelo

La nova revuo Balkana Verda Stelo aperos kvarfoje jare - en septembro, decembro, marto kaj junio. La nula numero, kiu estas senpage havebla, jam aperis. La abonpago por unu jaro estas 16 eŭroj, por du jaroj 30 eŭroj kaj por tri jaroj 42 eŭroj. La revuo estas destinita por 11 landoj en sud-orienta Eŭropo, krom balkanaj landoj ankaŭ por eŭropa Turkujo, Grekujo, Rumanujo kaj Hungarujo. Kompreneble abonantoj el aliaj landoj estas bonvenaj - kaj necesaj por la daŭra financado de la revuo. Ĝi havos ĝenerale 40 paĝojn kaj estos komunikilo inter kaj forumo por la naciaj movadoj (anstataŭ sumo de naciaj bultenoj). Gravas la entuziasmo kaj kunlaboremo de sud-orienteŭropaj esperantistoj por fari vere regionan renovigon de la movado. La adreso por abonoj, proponoj, kontribuoj kaj kritikoj estas johan.derks@gmail.com.