La Esperantomuzeo en Vieno en nova vesto

Ekde la unua de decembro du gravaj ŝtataj Esperanto-institucioj ree estos alireblaj por la publiko: la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. En Herrengasse 9, tute en la centro de la urbo, inter la Ministerio por Internaj Aferoj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj situas la nove adaptita Palaco Mollard, en kiu ekloĝis kvar sekcioj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kaj tie la Esperantomuzeo trovis sian novan hejmon kune kun la tutmonde fame konata Kolekto por Muziko kaj la unika Muzeo de Tergloboj.

Sur 90 m2 la nova Esperantomuzeo montras sin tute hodiaŭa: apud tradiciaj vitrinoj funkcias 6 komputilaj instalaĵoj kaj prezentas diversaspekte la Internacian Lingvon. Per ludaŭtomato ekz-e la vizitantoj povas facile lerni la bazajn gramatikajn principojn de Esperanto. Ke arta lingvokreado ne nur koncernas Esperanton, sed ankaŭ naciajn lingvojn montras komputila instalaĵo per ekzemploj el la germana kaj la angla lingvoj. Filmo donas informon pri la historio de Esperanto, speciala komputila programo montras la praktikan aspekton de nia lingvo: sur ekrano mondomapo movebla peras ideon pri la funkcio de la Pasporta Servo aŭ la delegita reto de UEA.
 
Konciza, sed facile komprenebla enkonduko rakontas al la publiko la fascinajn aspektojn de la propedeŭtika valoro de Esperanto, kiujn pruvis multjaraj eksperimentoj de la Kibernetika Instituto de la Universitato de Paderborn.
Krom la ampleksigo de la prezentita temaro, la muzeo ofertas plian servon:
 
Ĝi estos ekde nun vizitebla ankaŭ sabate, funkciante dum la sekvaj tagoj:
lunde, marde, merkrede, vendrede, sabate 10h00 - 14h00, ĵaŭde 15h00 - 19h00
 
La horoj de la biblioteko: lunde, marde, merkrede 9h00 - 16h00, ĵaŭde 12h00 - 19h00, vendrede 9h00 - 13h00
 
Adresoj:
Herrengasse 9, 1010 VIENO/WIEN
tel. ++43/1/53410/730
fakso: ++43/1/53410/733
Poŝtadreso: Esperantomuzeo, poŝtfako 308, AT-1015 Vieno/Wien