La 48-a Konferenco de ILEI Oostende, Belgio

La 48-a Konferenco de ILEI okazis de la 17a ĝis la 25a de julio 2015 en Oostende, Belgio. Ĝi havis 170 aliĝintojn el 34 landoj de 6 kontinentoj, el kiuj vere partoprenis 138 el 30 landoj.

Estis prezentitaj 10 prelegoj en la simpozio "Lingva justeco kaj paco. Kiuj defioj por la nuna mondo?". La instruista trejnseminario por 25 partoprenantoj konsistis el 9 prelegoj kaj 3 atelieroj. Aliaj 20 prelegoj en tri paralelaj prelegsesioj traktis diversajn aspektojn de la konferenca temo "Grandan pacon post la grandaj militoj". Paralele okazis kurso por deko da komencantoj el Ĉinio, Danio kaj aliaj landoj. Okazis sesio de KER-ekzamenoj, parola parto, kun 6 kandidatoj.

Kvin duontagaj kaj tri tuttagaj ekskursoj gvidis al historiaj okazejoj el la Granda milito kaj aliaj vidindaĵoj de la okcidenta Flandrio kaj Bruselo. Kultura diverseco de Flandrio estis prezentita per la Nacia posttagmezo por la konferencanoj kaj neesperantista publiko sur la urboplaco anstataŭ la ILEI-konference tradicia Nacia vespero kaj konforme al la loka tradicio de kvartalaj festoj (solenaĵoj de urbaj kvartaloj).

En la Lingva festivalo estis prezentitaj 25 lingvoj en 35 duonhoraj prezentoj (kelkaj lingvoj kiel la ĉina, nepala, tokpisino k.c. estis prezentitaj du fojojn) en kvin paralelaj serioj en 5 prelegejoj.

Ses vesperajn kultur-distrajn programojn riĉigis la konferencanoj per siaj diverskulturaj kontribuoj el ĉiuj kontinentoj.

La Komitato kunsidis tri fojojn, sume 8 horojn, aprobis raportojn pri la pasinta jaro, buĝeton por la sekvonta jaro, agaddirektojn por la estonta periodo, malŝarĝis la ĝisnunan Estraron kaj elektis la novan por la jaroj 2015-2018. Tri laborgrupoj traktis lernilojn de Esperanto, interrilatojn ILEI-TEJO kaj konferencan rezolucion.

La dumkonferencan libroservon prizorgis FEL. Estis aranĝitaj ekspozicioj de fabelaj pupoj el Rusio kaj skulptaĵoj el Benino. 

Radojica Petrović