La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko

La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) oficiale malfermiĝis la 17-an de julio. La virtuala kongresejo tamen jam estis alirebla ekde la 16-a de julio: vk.retevent.com (por eniri la virtualan kongresejon necesas esti aliĝinto de la 2-a VK kaj aliĝi eblas per vk.esperanto.net; novaj aliĝintoj aŭtomate ricevos pasvorton per sia registrita retadreso).

La filmoj Varsovio cent jarojn poste (1987) kaj La centjara Esperanto (1987), de Roman Dobrzyński, kaj la Nacia Vespero de la 88-a Universala Kongreso (UK) de Gotenburgo (2003) konsistigis la inaŭguran kinejon de la 16-a de julio. La celo estis ebligi al kongresanoj ekscii (aŭ rememori!), kia estas la etoso de ĉeesta UK. Varsovio gastigis la plej grandan UK-on de la historio kaj Gotenburgo proponis modernan nacian vesperon. Aliaj programeroj de tiu ĉi VK ankaŭ omaĝos aliajn UK-ojn.

La Virtuala Movada Foiro (ViMF) inaŭguriĝis la 17-an julio je la 10h00 UTC, du horojn antaŭ la kerna programo. La dua parto de la ViMF okazis inter la 18h00 kaj 20h00 UTC. Tiel estos dum la tuta kongresa semajno. Pli ol ol 70 asocioj kaj grupoj aliĝis al ĝi kaj entute estos pli ol 160 virtualaj budoj.

La Malfermo de la VK havis salutojn de Duncan Charters, kiu priparolis la kongresan temon “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”; de Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu salutis el Britio; de Akademio de Esperanto, SAT (kiu ĉi-jare 100-jariĝas), ILEI kaj TEJO; de virinaj reprezentantoj de la 5 kontinentoj anstataŭ la tradiciaj landaj salutadoj; kaj de la belfasta Loka Kongresa Komitato, kiu atentigis pri la programeroj belfastrilataj de la VK. Sepa kaj Asorti koncertis el Litovio omaĝe al la nuligita 106-a UK. Jam en la unua tago okazis la prelego “Naciaj historioj en Esperantujo: la Gaeloj kaj la Skotoj en Skotlando kaj Irlando” kaj aŭtora momento kun Anna Lowenstein. Krom tio okazis inaŭguro de la 74-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, de kiu Michele Gazzola estas rektoro, kaj Javier Alcalde faris la enkondukan prelegon de la kongresa temo.

Speciala momento de la unua tago estis salutletero de Unesko al la 106-a UK/2-a VK. Ĝi estis ricevita vendredon, la 16-an de julio de Mirejo Grosjean, kiu laŭ peto de la Estraro de UEA skribis al Unesko por inviti la ĝeneralan direktorinon de Unesko Audrey Azoulay saluti la eventojn. Respondo venis nome de ŝi pere de la vic-ĝenerala direktoro de Unesko, Prof. Tawfik Jelassi, kiu bondeziris kaj parolis pri la eventoj, UEA kaj ILEI en tre pozitivaj frazoj. Prof. Jelassi venas el Tunizio kaj eniris sian oficon en julio 2021. La letero venis en la franca. Originalo troviĝas en la Teko de UEA: uea.org/l/teko/agado. Tradukon faris Mirejo Grosjean:

De: Sinjoro Tawfik Jelassi, Vic-ĝenerala direktoro de Unesko, respondeculo pri la sektoroj de komunikado kaj informado

 

Sinjorino prezidanto,

Nome de la Ĝenerala Direktorino mi elkore dankas al vi pro via letero, en kiu vi invitas ŝin partopreni en la tutmonda kongreso de Universala Esperanto-Asocio, kiu okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio.

Unesko estas dankema al vi pro tiu invito partopreni en tiu grava jara aranĝo de la Esperanto-komunumo. Tiu evento esprimas trafe la viglecon de UEA, ĝi ankaŭ spegulas ties ĵusajn pozitivajn iniciatojn.

Unesko estas feliĉa kaj fiera labori flanke de UEA ekde jardekoj por antaŭenigi la kulturan kaj lingvan diversecon, same kiel por antaŭenigi la gravecon de tiu diverseco por konstrui kaj fortigi pacon. La publikigo, danke al vi, de la Unesko-Kuriero en Esperanto, pruvas bone la vastecon de niaj samopiniadoj.

Tamen mi bedaŭras, ke mi devas anonci al vi, ke la Ĝenerala Direktorino ne povos partopreni la eldonon de 2021 de la Kongreso pro aliaj devoj de longa tempo jam deciditaj.

Mi volas certigi vin, ke Unesko konsideras kun plej alta graveco la laboron faritan de UEA kaj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies prezidanto vi estas. Ĉiuj oficejoj de Unesko staras kompreneble je via dispono por plani kun vi novajn formojn de kunlaboro ĉirkaŭ niaj komunaj perspektivoj.

Kun ripetitaj dankoj pro via invito, mi petas vin akcepti mian plej altan respekton.

Tawfik Jelassi

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 965 (2021-07-18)