Invito al Zamenhofa tago en Mariboro

Slovenia Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Societo Maribor invitas vin al la solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 159-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj, kiu okazos sabaton, la 15-an de decembro 2018,  je la 12-a horo en la salono de la Kvartalkomunumo Center en la strato Meljska 37, Maribor.
 
La programo:
1. Malferma alparolo kaj kunligado – Mario Vetrih
2. Prezento de la biografio de Martin Kojc – Helena Srnec
3. Esperantisto Martin Kojc – Janez Zadravec
4. Servisto Bartolomeo de Ivan Cankar – mag. Janez Jug
5. Esperantigita poemo de Anton Aškerc – deklamas Tomaž Longyka
6. Stanislav Škrabec pri Esperanto antaŭ 110 jaroj – mag. Janez Jug
7. Kelkaj ideoj je la finiĝo de la jaro – mag. Ostoj Kristan. 
 
La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Eblos ankaŭ aĉeti esperantan literaturon kaj pagi la membrokotizojn.
 
Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.
 
Bonvolu konsulti la paĝon kun informoj pri la loko kaj parkejo .