Invito al Zamenhofa tago 2016 en Ljubljano

Esperanto-Societo Ljubljana kaj Slovenia Esperanto-Ligo invitas al la solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 157-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj sabaton, la 17-an de decembro 2016, je la 10-a horo en la salono en la strato Štefanova 11, Ljubljana.

La programo:

  1. Alparolo de la prezidanto de SIEL – Janez Zadravec
  2. Traduko en la slovenan lingvon de la hungara popolkanto Zime-zum el Esperanto (Hundo estas bona besto de Paŭlo Balkanyi) – Janez Jug
  3. Poemo de Ivana Vatovec Jaz vem / Mi scias – deklamas Anton Mihelič
  4. Manuskripto de la pliampleksigita Slovena - Esperanta vortaro de Mica Petrič – Janez Jug
  5. Traduko de la poemo de Oton Župančič Veš poet svoj dolg / Ĉu ŝuldon scias vi, poet'? – esperantigis kaj deklamas Tomaž Longyka
  6. Poemo de Ivana Vatovec Bela krajina / Blanka pejzaĝo – deklamas Reneja Mihelič
  7. Poemo de Slavko Janevski en Esperanto (tradukis Božidar Vančik) Amon por la amo – deklamas Nika Rožej
  8. Poemo de Tibor Sekelj Je kies nomo? (el la libro Kolektanto de ĉielarkoj) komuna legado laŭ la instigo de ILEI okaze de la Tago de Esperanto-libro
  9. Honore al Bob Dylan (eseo en Esperanto pri la slovena traduko de la kanto Blowin' in the wind) – Tomaž Longyka
  10. kaj eble ankoraŭ muzika surprizo

La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Eblos ankaŭ aĉeti esperantan literaturon el la stoko de la Slovenia Esperanto-Ligo kaj pagi la membrokotizojn.

Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.

En Ljubljana, la 28-an de novembro 2016

Slovenia Esperanto-Ligo                                                        Esperanto-Societo Ljubljana

Prezidanto:                                                                            Prezidantino:

Janez Zadravec                                                                      Nika Rožej