Gazetara komuniko de UEA n-ro 213

Gazetara Komuniko n-ro 213 (2005-09-01)

UEA JAM EN AŬGUSTO PLI GRANDA OL EN 2004

Ok monatoj sufiĉis al UEA por superi la pasintjaran nombron de individuaj membroj. Fine de aŭgusto 2005 estis jam registritaj 5858 membroj, t.e. je du membroj pli multe ol en la tuta antaŭa jaro. Kompare kun aŭgusto 2004 la kresko estas 243. La efektiva kresko tamen estas eĉ pli granda, sed pro postkongresaj ferioj de oficistoj ankoraŭ ne estis registritaj ĉiuj membriĝoj, kiuj okazis en la ĉi-jara IJK.