Festparolado de la prezidanto de UEA en la 99a UK

Festparolado de la prezidanto de UEA d-ro Mark Fettes en la Solena Inaŭguro de la 99a Universala Kongreso de Esperanto, Bonaero, Argentino, la 27an de julio 2014
 
Karaj kongresanoj, karaj honoraj gastoj, estimataj gesinjoroj,
 
Mi komencos per kelkaj vortoj, kiujn eble rekonos la argentinanoj inter ni:
 
Ĉi tie do mi ekkantas
laŭ ritma sono gitara,
ĉar kiun neordinara
sufer’ afliktas, simile
al bird’ soleca, laŭttrile
konsolas lin kanto klara.
 
Tiel malfermiĝas unu el la grandaj verkoj de la argentina literaturo, El gaucho Martin Fierro, epopea poemo de José Hernández el 1872. Kiel vi jam povas diveni, ĝi ne rakontas gajan aventuron, sed la tre malfacilan vivovojon de argentina gaŭĉo, kiu maljuste perdas sian familion.
 
Bonvolu ĉiuj memori
pri jenaj vortoj de vero :
en la lernej’ de sufero
mi havis mian lekcion
kaj studis mi tie ĉion
ek de l’ plej frua espero.
 
Martin Fierro estis vaste populara en sia epoko, kaj ne nur inter argentinanoj. Temas pri portreto, ne nur de homo, sed de tuta popolo kies sorto estas minacata de sociaj fortoj preskaŭ ne regeblaj. La verko estas defio al tiuj, kiuj vidas nur unu veron, unu vojon al progreso, unu recepton por la socia evoluo. Ĝi asertas la valoron de la fremdulo, la aliulo, la marĝenulo, kontraŭ ĉiuj regantaj supozoj kaj antaŭjuĝoj.
 
Antaŭ precize duona jarcento, en 1964, Esperanta traduko de Martin Fierro fariĝis la kvina verko de la mondliteraturo, akceptita por la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Kaj la ideo por tiu traduko naskiĝis ĝuste ĉi tie, en Bonaero, en la kadro de multjara amikeco de speco, kiun ĉiu esperantisto rekonos — amikeco trans la limoj de nacieco, lingvo, profesio, klaso, aĝo.
 
La tradukanto de Martin Fierro estas Ernesto Sonnenfeld, germanlingvano kiu ekkreskis en la ŝtato Aŭstrio-Hungario, fariĝis plenkreskulo en sendependa Ĉeĥoslovakio, kaj fine elmigris al Argentino en 1938, kiam la situacio en Centra Eŭropo klare survojis al nazia superregado. En Bonaero li konatiĝis kun la mondvojaĝanto Tibor Sekelj, juna hungardevena jugoslava civitano, kiu alvenis en 1939 kaj en la postaj jaroj fariĝis fama argentina ĵurnalisto, esploristo kaj aŭtoro.
 
Ĉar tiel funkcias Bonaero: ĝi estas granda haveno por homoj el la tuta mondo, kaj aparte el tuta Eŭropo. Argentinanoj foje nomas sin “la idoj de la ŝipoj,” kaj jen ni vidas ilin, du tiajn ŝipanojn, kiuj en la ŝtormo de mondaj eventoj renkontiĝas ĉi tie, en la trinkejoj kaj restoracioj, la muzikejoj kaj teatrejoj de Bonaero. Kaj kiuj trovas en la argentina kulturo tion, kion ili serĉas: vivoĝuon kaj gastamon; valorigon de la individuo; akceptemon pri diverseco; kaj la kapablon elturniĝi kaj adaptiĝi, eĉ en plej malfacilaj cirkonstancoj.
 
Do, oni povas diri, ke estas granda kongruo inter la argentina kulturo kaj la Esperanta kulturo. En tiu senco estas iom surprize, ke nur nun, en nia 99a kongreso, ni finfine venas al Bonaero. Ja la urbo kvazaŭ atendas nin de la komenco. Kaj mi certas, ke vi ĉiuj kaptos la okazon por iom konatiĝi kun ĝia riĉa pasinteco, ĝia vigla surstrata vivo, ĝiaj muzeoj, manĝejoj kaj vendejoj.
 
Sed mi volas nun paroli iom pri la estonteco—ne nur de ĉi tiu urbo, nek de ĉi tiu lando, sed de ni ĉiuj—de nia mondo. Ĉar ni memoru, ke tiu ĉi estas nia mondkongreso, eĉ se de tre modesta grandeco, kiu donas al ni okazon rigardi trans la limojn de nia ĉiutaga vivo, niaj propraj zorgoj, al pli grandaj demandoj.
 
Nia kongresa temo starigas ĝuste tian demandon: “Ĉu la nepoj nin benos?” Ĝi aludas kompreneble al la fama poemo de Zamenhof, “La vojo” —
 
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, 
pri l' tempoj estontaj pensante. 
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, – 
ni semas kaj semas konstante. 
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, – 
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas: 
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, 
se vi pacience eltenos". 

 
“Obstine antaŭen.” Ni ĉiuj komprenas, kion Zamenhof volis diri per tiuj vortoj — ke ni ne perdu kuraĝon, se ni elektis vojon kiu ne estas tuj komprenebla por aliaj homoj. Kaj ni efektive bezonis tiun kuraĝon ofte en la 118 jaroj, kiuj pasis post la apero de “La vojo” en Lingvo Internacia. Tamen, se ni rigardas iom pli vaste, pensante ne nur pri Esperanto, sed pri la tuta evoluvojo de la homaro en tiuj 118 jaroj, tiuj vortoj povas soni iom ironie.
 
Obstine antaŭen — en la tranĉeojn de la Unua Mondmilito.
 
Obstine antaŭen — en la disvastigo de senbrida kapitalismo, kiu kondukis al la ekonomia kolapso de la tridekaj jaroj, kaj daŭre minacas la stabilecon kaj socian koherecon de multaj landoj tra la mondo, inkluzive de tiu ĉi lando, Argentino.
 
Obstine antaŭen — al la eksportado de la okcidenta modelo de demokratio, aŭ la okcidenta modelo de komunismo, ambaŭ ĉe la fino de pafilo.
 
Obstine antaŭen — al la disvastigo de industria agrikulturo kiu detruas la grundon, malpurigas la akvojn, kaj senposedigas la etbienulojn.
 
Obstine antaŭen — al pli kaj pli intensa utiligo de karbo, nafto, tergaso, fosiliaj energifontoj kiuj intertempe liberigis tiom da karbondioksido, ke la klimato de la tuta planedo komencas ŝanĝiĝi.
 
Obstineco ne sufiĉas. Necesas ankaŭ saĝo. Necesas la preteco rigardi klarvide la propran konduton, la proprajn konvinkojn, kaj la preteco ŝanĝi ilin, se necese.
 
Nia ĉi-jara kongresa temo donas okazon por tiaj diskutoj. Ni lernu unu de la aliaj, ĉar finfine por tio Esperanto estas kreita — por ebligi al ni ĉiuj pliriĉiĝi per la spertoj de aliaj, la vidpunktoj de aliaj, la esplorado kaj ĝuado de nia komuna homeco. Kaj parto de tiu homeco troviĝas ĝuste en la situacioj, kiuj prezentas al ni Martin Fierro — kiam ni, kiel individuoj, sentas nin preskaŭ senpovaj kontraŭ la premo de eventoj, la tajdo de la historio. Ĉiu el ni, en ĉi tiu epoko, en ĉi tiu mondo, estas ankaŭ parte gaŭĉo.
 
Frontante tiujn defiojn, ni tamen povas preni konsolon el la vortoj de alia granda argentinano, la bonaera verkisto Jorge Luís Borges. Borges estis granda admiranto de Martin Fierro kaj ĝia elstarigo de la valoroj de individuismo, de rezisto al la premoj de maljusta socia sistemo. Sed li estas ankaŭ tiu verkisto kiu diris, fine de sia vivo:
“Mi ne certas ke ekzistas mi, efektive. Mi estas ĉiuj verkistoj kiujn mi legis, ĉiuj homoj kiujn mi konis, ĉiuj virinoj kiujn mi amis, ĉiuj urboj kiujn mi vizitis, ĉiuj miaj prauloj.”
 
Tiel estas ankaŭ por ni esperantistoj. Ni ne estas solaj. Ni estas ĉiuj verkistoj kaj tradukantoj kiujn ni legas, ĉiuj muzikistoj kiujn ni aŭskultas, ĉiuj amikoj kiujn ni renkontis tra la mondo, ĉiuj urboj kie ni kongresis, ĉiuj niaj pioniroj.
 
Dum ĉi tiu kongreso, mi esperas ke vi sentos la forton, la potencon de tiuj tradicioj, kiuj portas nin antaŭen. Diskutu bone, laboru bone, trejniĝu bone, amikiĝu bone, distriĝu bone. Ĝuu la lingvon. Ĝuu Bonaeron!
 
Ilustrita versio aldonita kiel PDF.