Esperantistoj en 24-a Festivalo por la Tria Aĝo

En la ĉi-jara 24-a Festivalo por la Tria Aĝo partoprenos ankaŭ Esperanto-Societo Ljubljana. Komence de la festivalo, mardon, la 30-an de septembro 2025, je la 12-a horo, ili prezentos la prezentaĵon de Kamiŝibaj-Teatro en Esperanto por infanoj de ĉiuj aĝoj.

La prezentado okazos en Unua enirhalo de la kultura centroCankarjev dom en Ljubljano ĉe la prezentejo de la Urba Komunumo Ljubljano (ekspoziciejo n-ro 1) kaj daŭros iom pli ol duonhoron.

Dragica Ropret Žumer, membrino de la Esperanto-Societo Ljubljana, prezentos en Esperanto plurajn siajn ilustritajn rakontojn, kaj la pli malfacilajn akompanos slovenaj subtitoloj sur granda ekrano.