Ekspozicio pri Esperanto en Ljubljana

La 26-an de septembro 2008 Reprezentejo de Eŭropa Parlamento en Slovenio malfermos ekspozicion dediĉitan al Esperanto okaze de la Eŭropa lingva tago kaj UNO jaro de lingvoj. La malfermo okazos en koridoro de la reprezentejo (Evropski parlament – Informacijska pisarna za Slovenijo), Breg 14, Ljubljana, je la 12-a horo (tagmeze). Dum la malfermo parolos reprezentanto de la Oficejo, membrino de Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak kaj Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio. La ekspozicio konsistas el 8 grandaj afiŝoj kiuj montras diversajn aspektojn de E-kulturo (aŭtorino de la afiŝoj estas arkitekto Danka Tišljar el Zagrebo) kaj malgranda ekspozicio de E-libroj.

Estas invitata ĉiuj interesitoj veni al la malfermo. La ekspozicio restos tie dum 30 tagoj.

Zlatko Tišljar