E-kursoj en Universitato de Aguaskalientes, Meksiko

Aguaskalientes, Meksiko ‑ Du gravaj organizoj de la meksika ŝtato Aguaskalientes malfermas siajn pordojn al Esperanto. Ĉe la ŝtataj Universitato kaj Kultura Instituto profesoro Vicente Valdes Bejarano, fondinta membro de ME-A, komencos instruadon de la internacia lingvo, kaŭze de la  konvena akcepto farita de ambaŭ institucioj por disvastigo de Esperanto. Kursoj, kiuj komencos kune kun la nova jaro, ricevis gravan akcepton inter lernantaro, kiu ĉeestadas en tiu prestiĝa universitato kaj kulturcentro. Aliĝo al tiuj kursoj estis sukceso; pli ol cent gelernantoj partoprenos entuziasme eksciiĝante je la zamenhofa lingvo. Kompreneble, tiuj ĉi kursoj inkludas prelegojn pri la Esperanta movado.

La ŝtata universitato Aŭtonoma Universitato de Aguaskalientes (UAA) estas la plej grava institucio pri profesia studado. En ĝi lernadas pli ol dek tri mil studantoj en kvindek du karieroj, kiel Medicino, Juro, Arkitekturo kaj Inĝeniersciencoj, kaj postgradaj studoj. Aguaskalientes estas la plej grava kultururbo ĉe la centra Meksiko. Tion kaŭzas la grava laboro de la ŝtata Instituto de Kulturo, kiu subtenas la Simfonian Orkestron kaj grave ofertas kursojn pri belartoj, apogas artoficojn, instruadas lingvojn kaj ĝenerale disvastigas kulturon kaj edukadon.

Aŭtonoma Universitato de Aguaskalientes, Integrala kaj homaranisma formado / Universidad Autónoma de Aguascalientes / Formación Integral (Formación umanista). Kursoj.  

Prof. Vicente VALDES BEJARANO (wbejaranomx.@.hotmail.com)  

Intensa kurso: 30 h / 2 h ĉiutage dum tri semajnoj, ekde la 3a ĝis la 21a de januaro 2011  

Ordinaraj kursoj: 30 h / 2 h ĉiusabate ekde la 29a de januaro ĝis la 4a de junio 2011.  

Informis "me-informo", Meksika E-Asocio