Anton Mihelič, 1949-2019


Hieraŭ, la 19-an de aŭgusto 2019, mortis nia amiko kaj samideano Anton Mihelič – Tone. En ĉi-jara aprilo li ankoraŭ vigle preparis la tradician unuamajan prezenton de Esperanto en Brežice kaj aliĝis al la Itala Kongreso de Esperanto en Triesto. Sed la terura malsano, la hepatokancero, elŝiris lin el niaj vicoj. Ripozu en paco, Tone!

Sincerajn kondolencojn al lia edzino kaj samideanino Reneja kaj al ĉiuj familianoj!

La enterigo de lia cindro okazos en Mozirje ĵaŭdon, la 22-an de aŭgusto, je la 17-a horo.