39-a ILEI-Konferenco

La 39-a ILEI-Konferenco okazos de la 25-a ĝis la 29-a de julio 2006 en Parma kaj estas rigardebla kiel unu el la antaŭkongresaj eblecoj.

Temo de la konferenco: Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj.

La konferenco sesios en la Instituto Salesiano San Benedetto. Estas diversnivelaj tranokteblecoj en la konferencejo mem kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La prezoj varias inter EUR 21,00 kaj EUR 75,00 (en tendo aŭ ruldomo 6,00 EUR, en amasloĝejo 3,00 EUR kaj memzorgado).

Aliĝkotizo varias inter 15,00 EUR kaj 70,00 EUR depende de la kategorio kaj loĝlando de la aliĝanto. Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2006 oni devas aldone pagi EUR 40,00. Post la 1-a de junio 2006 ni ne plu povos por vi mendi tranoktejon.

Kadre de la konferenco oni traktos temojn kiel ekzemple: lingvaj rajtoj en la lernejoj, edukmodeloj en pluretnaj socioj, modeloj kaj ekzemploj de interkultura edukado, kvalitaj lingvoinstruistoj por kvalita lingvolernado, instruado de lingvoj kiel formo de sociigo, Esperanto en lernejoj kaj interkultura komunikado. Okazos scienca simpozio kune kun universitatanoj ne-esperantistoj, lingva festivalo kaj, interalie, sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA.

Oni planas komunan vojaĝon al UK post la konferenco.

Informoj pri la konferenco kaj aliĝilo estas haveblaj en hejmpaĝo de ILEI www.ilei.info au' en www.ukflorenco2006.it, kaj ĉe la ILEI-estrarano pri konferencoj Aida čizikaite, Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, LITOVIO, <mailto:aidute@mail.lt>aidute@mail.lt