151-a datreveno de la naskiĝo de d-ro Ludoviko L. Zamenhof

Hodiaŭ ni festas la 151-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro Ludoviko L. Zamenhof, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof estis modesta homo, kiu faris neestimeblan servon al la tuta homaro.  Lia vivcelo estis simpla, klara, kaj eĉ pli bezonata hodiaŭ ol en lia jarcento:  la paco.  Zamenhof komprenis, ke daŭra paco nur eblas baze de justeco, kaj ke lingva justeco kaj samrajteco estas nemalhaveblaj trajtoj de la justeco. Eĉ hodiaŭ, pli ol jarcento kaj duono post la naskiĝo de Zamenhof, ankoraŭ ne ĉiuj homoj komprenas la bezonon de lingva samrajteco.  Estas nia tasko daŭrigi la noblan laboron de Ludoviko, por ke la homoj malfermu la okulojn."

Seán Ó RIAIN - prezidanto de EEU   http://www.europo.eu