12-a renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj en Kroatio 2014

Kroata Esperanto-Ligo, kunlabore kun Esperanto-Societo „Trixini“ Hrašćina, per financa helpo de Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio kaj sub la aŭspicio de Literatura Akademio de Esperanto, invitas al la 12-a renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj en Kroatio 2014.

La renkontiĝo okazos en la vilaĝo Hrašćina en norda Kroatio sabaton, la 13an de septembro 2014. La ĉefa programo komenciĝos per komuna pikniko de verkistoj kaj legantoj je la 13a horo. 

Antaŭ la ĉefa programo de la 10.30 ĝis la 12a horo okazos paralele du kursoj: Kurso por komencantoj (instruos Filip Crikvenčić) kaj Paroliga kurso (instruos Davor Klobučar).

La ĉefa programo de la 13a horo ĝis la ??a horo

  • Saluto de la prezidanto de KEL Anto Mlinar.

  • Koncerto honore al Blanka Pavlović-Devčić okaze de ŝia heredaĵo por KEL; muzikos Kaja Farszky kaj Neven Mrzlečki.

  • Verkiston Miguel Gutiérrez Adùriz el Hispanio prezentos Zlatoje Martinov.

  • Erszebet Sekelj prezentos la libron Padma, la eta dancistino de Tibor Sekelj (Premio en Bonaero 2014 por la infanlibro de la jaro).

  • Zdravko Seleš kaj Josip Pleadin kun tradukintoj prezentos la libron De Patagonio ĝis Alasko de Tibor Sekelj.

  • Sonja Zubović prezentos sian bildlibron Heliko Slavek en la kampo de sunfloroj.

  • Đivo Pulitika legos  fragmentojn el verkoj.

Pri kursoj kaj transportebleco demandu la organizanton je telefono +385 91 4617550.